Urbestra baloto de 2013 en Moskvo

La antaŭtempa baloto de la urbestro okazis en Moskvo la 8-an de septembro 2013 samtempe kun balotoj de la estroj de kelkaj aliaj regionoj. Laŭ stato por la 1-a de julio 2013, en Moskvo ekzistis proksimume 7,2 milionoj da elektantoj. Oficiale en la listojn estis enmetitaj 7 250 879 elektantoj[1].

Komence de junio 2013 la urbestro Sergej Sobjanin decidis eksiĝi kaj poste partopreni la antaŭtempan baloton de urbestro. Li restis sur la posteno de urbestro (kiel portempa plenumanto) ĝis la enposteniĝo de la urbestro elektota en septembro.

  1. Oficialaj rezultoj de la balotado. Arkivita el la originalo je 2017-09-03. Alirita 2013-09-09.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search